From Wikipedia, the free encyclopedia
Granda plantago (Plantago major) estas plantspecio en la familio de la Plantagacoj (Plantaginaceae). Ĝi estas planto, kiu kreskas apud stratoj, placoj, paŝtejoj kaj agroj.
granda plantago, Plantago major | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
granda Plantago (Plantago major) | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
granda plantago Plantago major | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La granda plantago kreskas kiel multjara herba planto kaj atingas altokreskon inter 3 kaj 25 cm. Ĝi formas rizomon kiel rezervorgano.
La folioj, kiuj staras en baza folirozedo, estas kuleroformaj kaj granda kiel mano. La simpla foliplato estas ovforma ĝis elipta kaj kalva ĝis dense harhava.
La planto floras de junio ĝis oktobro. Terminale sur senfolia florartigo staras vertikala spika floraro. La floroj estas senodoraj. La verdecaj ĝis blankaj filamentoj estas ĉ. 2 mm longaj kaj renvese ovoformaj. La polenoj estas disvastigataj de la vento.
La frukto havas ofte 6 ĝis 30, malofte ĝis 46 semojn.
La kromosomnombro estas ĉe ĉiu tri subspecioj 2n = 12.
La granda plantago estas somerverda hemikriptofito kaj rosetplanto kun florŝosoj el la foliakseloj kaj tirradikoj. La planto havas pivotradikon.
La antaŭinaj floroj estas polenigitaj per la vento. La planto floras de junio ĝis oktobro.
La fruktoj havas po ses ĝis 12 semojn por kapsulo. La planto estas disigata de vento kaj bestoj. La diasporoj gluiĝas per gluaj semoj ĉe bestaj kruroj, ŝuoj kaj radoj. La fruktomatureco okazas inter julio kaj septembro. La semoj estas lum- kaj malvarm-ĝermantoj.
Origine el Eŭropo, la specio nun kreskas tutmonde. La granda plantago kaj la malgranda plantago estas plantoj, kiuj eltenas surpaŝojn. Ĝi iam venis kun la eŭropaj setlantoj al Nordameriko. Kaj indianoj nomis la planton „piedspuroj de la blankuloj“.
Tiu planto estas tre rezistopova. Ĝi kreskas en pavimaj fendoj kaj sur ofte surpaŝita gazono. Ĝi estas ankaŭ malmulte sentiva kontraŭ salo.
Ekzistas tri subspecioj, kiuj kelkfoje estas konsiderataj ankaŭ kiel apartaj specioj:
La granda plantago estas vaste disvastigita kuracplanto. Ĝi enhavas ŝlimsubstancojn (polisaĥaridoj), iridoido, glikosidoj, precipe aŭkubino,[1] amaraj substancoj, taninoj, polifenoloj kaj aliaj efikantoj).[2] Suko kaj kaĉo el la folioj efikas kontraŭinflame kaj plibonigas la resanigon.[3] El novaj studoj oni scias, ke la planto havas kontraŭvirusan kaj imunmodulan efikon[4]. La suko estis uzata en la popola medicino por kuraci inflamon de la stomaka mukozo, stomakan ulceron kaj duodenan ulceron, diareon, irititan inteston, sangadon de la urina sistemo, spirkataro kaj insektaj pikoj. Ne ĉiam la efiko estas pruvebla.
La junaj folioj estas manĝeblaj kiel salato. Maljunaj folioj povas esti uzataj en unupotaĵoj. La folioj enhavas kalcion kaj aliajn mineralojn, kaj 100 g de plantago enhavas la saman kvanton de vitamino A kiel karotoj. La semoj povas esti uzata kiel surogato de faruno, sed ili estas tre malgrandaj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.