Oni kredas ke, ĝenerale, la planedaj sistemoj formiĝas dum la sama procezo kiuj estigas la stelojn. La plej akceptata teorio diras ke protoplaneda disko formiĝas pro gravita kolapso de molekula nubo kaj poste evoluas al planeda sistemo per kolizioj aŭ gravita kaptado.[5]
Tamen, iuj planedaj sistemoj povus formiĝi malsame. Oni malkovris planedojn ĉirkaŭ pulsaroj; steloj kiuj dissendas periodajn eksplodojn el elektromagneta radiado. Pulsaroj formiĝas dum violentaj eksplodaĵoj el supernovaoj, kaj normala planeda sistemo ne supervivus tian eventon; planedoj forvaporiĝus, estus elorbitigitaj pro la gasoj elirantaj el la eksplodaĵo aŭ perdus sian gravitan ligon al la stelo pro la perdo de maso de la stelo. Ekzistas teorio kiu diras ke stel-kunulo povus rezisti tian eksplodaĵon, sed preskaŭ ĝi ekvaporiĝus tial ke post la supernovaj ĝi restus planed-masa. Alia teorio diras ke la planedoj povus formiĝi el la akrecia disko ĉirkaŭ la pulsaro.[6]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de ekstersunsistemaj planedoj.
Sunsistemo – La Suno kaj ĝia planeda sistemo, la unua malkovrita.
PSR B1257+12 – la unua ekstersunsistema planeda sistemo malkovrita, la unua planeda sistemo ĉirkaŭ pulsaro, la unua plur-planeda sistemo .
Upsilon Andromedae – la unua plur-planeda sistemo ĉirkaŭ stelo de la ĉefa sekvenco, malkovrita dum aprilo, 1999.
PSR B1620-26 – la unua plur-stela planed-sistemomalkovrita.
55 Cancri – la plej granda ekstersunsistema planeda sistemo (5 konataj planedoj je 20 de aprilo, 2010, ankaŭ havas malproksiman stelan kunulon)[7].
p. 394, The Universal Book of Astronomy, from the Andromeda Galaxy to the Zone of Avoidance, David J. Dsrling, Hoboken, New Jersey: Wiley, 2004. ISBN 0471265691.
Planet formation scenarios, Philipp Podsiadlowski, pp. 149–165, in Planets around pulsars; Proceedings of the Conference, California Inst. of Technology, Pasadena, Apr. 30-May 1, 1992, edited by J. A. Phillips, J. E. Thorsest, and S. R. Kulkarni, ASP Conference Series, 36, 1993.