Plaffeien estas komunumo en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 3594 loĝantojn je la 31-a de decembro 2017.

Rapidaj faktoj komunumo en Svislando, Ĝemelurboj Kasterlee vd ...
Plaffeien
Thumb
Blazono de Plaffeien
Blazono de Plaffeien
Thumb
La vilaĝo Plaffeien
La vilaĝo Plaffeien
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
DistriktoSinĝino
Geografia situo CH1903: 588156 / 102621 (mapo)46.0757.2855555555556

Thumb

Areo66,53 km²
Alteco856 m super marnivelo
Poŝtkodo1716 Plaffeien
1716 Oberschrot
1716 Schwarzsee
1719 Zumholz
Komunumkodo2299
Thumb
Mapo de Plaffeien
Mapo de Plaffeien
vdr
Fermi

Geografio

Plaffeien situas en la distrikto Sinĝino ĉe la bordo de la rivero Sinĝino en la germanlingva okcidento de la dulingva Kantono Friburgo en la Svisaj Antaŭalpoj. La teritorio de la komunumo en okcidento limas al Kantono Berno kaj etendiĝas suden ĝis la Lago Schwarzsee (en Esperanto ankaŭ Nigra Lago).

Al la komunumo krom Plaffeien mem ankaŭ apartenas la municipoj Zollhaus, Schwarzsee kaj Muscherental.

La komunumo limas al Jaun, Val-de-Charmey, Boltigen, Oberwil kaj Guggisberg (Kantono Berno) kaj Brünisried, Giffers, Plasselb,Rechthalten kaj Tafers (Distrikto Sinĝino).

Trafiko

Plaffeien atingeblas per poŝtaŭto ek de la urbo Friburgo, de Guggisberg aŭ tra Sangernboden kaj Gurnigelpasejo de Steffisburg. La loko estas la okcidenta elirpunkto al la Gurnigelpasejstrato.

Historio

La komunumonomo devenas de la latina nomo planum faegum, kio signifas en Esperanto ebena fagoarbaro. Ĝia unua dokumenta mencio datiĝas el la jaro 1148. Ek de 1486 ĝis la Helveta Revolucio kaj la liberigo fare de la francaj trupoj en la jaro 1798 Plaffeien estis voktejo de la urbo Friburgo. La revolucio alportis al la kampara komunumo egalajn rajtojn kiel la urbo kaj politikan aŭtonomion. La 31-an de majo 1906 preskaŭ la tuta vilaĝo Plaffeien estis detruita per inscendio.

Komunuma Partnereco

Plaffeien flegas ekde la jaro 1979 komunuman partnerecon kun la komunumo Kasterlee en Belgio.

Eksteraj ligiloj


Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.