From Wikipedia, the free encyclopedia
Piz Bernina (en Esperanto Monto Bernino) estas kun alteco de 4 048,6 m s.m. la plej alta monto de Kantono Grizono kaj de la orientaj Alpoj.
Piz Bernina Monto Bernino | |||
---|---|---|---|
monto | |||
Alteco | 4 048,6 m | ||
Situo | Svislando | ||
Montaro | Alpoj | ||
Domino | 138 km → Finsteraarhorn[1] | ||
Elstareco | 2234 m ↓ Malojapass | ||
Geografia situo | CH1903: 789947 / 139751 (mapo)46.3822222222229.9080555555556 | ||
| |||
| |||
Unua grimpo | 13-an de septembro 1850 | ||
Plej facila montgrimpo | Tra la kresto de Spalla | ||
La monto, kiu apartenas al la Centraj Orientaj Alpoj, konsistas el tri kulminoj, kies meza estas la plej alta. Sude de ĝi situas la kulmino La Spedla kun alteco de 4020 m s.m. sur kies kresto situas la limo inter Italio kaj Svislando. La ĉefkulmino kaj la norda kulmino (itale Piz Bianco kaj romanĉe Piz Alv) kun alteco de 3995 m s.m. situas komplete sur svisa teritorio. La tri montopintoj situas sur kresto, kiu ĉe la suda pinto disbranĉiĝas. Okcidente de la ĉefkresto, kiu orientiĝas de nordo al sudo naskiĝas Tschierva-Glaĉero kaj okicente la Morteratsch-Glaĉero, kiuj senakviĝas tra Flaz al Eno kaj fine al Danubo. Piz Bernina estas fakte la plej alta punkto de la baseno de Danubo. De la suda pinto La Spedla fontas sur itala teritorio Scerscen-Glaĉero, kiu tra Mallero senakviĝas al Adda kaj fine al Pado. La kresto inter la tri kulminoj formas la limon de la komunumo Pontresina en oriento kaj la eksklavo Valo Rosegg de la komunumo Samedan en okcidento.
La unua grimpo de Piz Bernina okazis la 13-an de septembro 1850 fare de Johann Wilhelm Coaz, kaj Jon kaj Lorenz Ragut Tscharner. [2] Per la romano de La reĝo de Bernina de Jakob Christoph Heer la monto estis eternigita en la literaturo. La libro en 1900, 1929 kaj 1957 estis filmigita.
Ekde la unua grimpo Piz Bernina allogas ĉiujare multnombrajn alpistojn. De la Diavolezza-Kabano sudoriente de Piz Bernina oni havas belegan vidon al la monto. Diavolezza atingeblas per aertelfero ek de Curtinatsch.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.