Pistilo kaj pistujo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Pistilo kaj pistujo estas ilo por pecetigi aŭ pulvorigi plantojn, semojn, salon ktp.
La pistujo estas bovloforma, kutime sufiĉe peza ujo el metalo, ŝtono, porcelano, ligno ktp. La pistilo estas plej ofte sammateriala bastoneto per kiu oni frapas aŭ prempuŝas la pistotan materialon.
La eno de la pistujo estas glata.
En farmacio oni uzas pistilon kaj pistujon ekzemple por pisti drogojn kun volatilaj oleoj. La stokorganoj estas tiel detruataj kaj la oleo liberigata.