metrika piedo, de du mallongaj silaboj From Wikipedia, the free encyclopedia
Je klasika metriko, la piriko[1] (antikve-greke πυρρίχιος, purrhiĥios, latine pyrrhichius) estas piedo konsistanta el du mallongaj silaboj.
Je la metriko de la klasikaj Eŭropaj lingvoj (latino, antikva greka lingvo), la metro estas kalkulata laŭ la silaba longo: ĉu la silabo estas longa (—) aŭ mallonga (◡). La piriko estas, laŭ la tradicia analizo, piedo konsistanta el sinsekvo de du mallongaj silaboj:
En la analizo de aliaj lingvoj kiel Esperanto, kiuj uzas la akcentecon de silaboj anstataŭ longoj (tiel — signifas akcentan silabon kaj ◡ signifas senakcentan silabon), la piriko estas sinsekvo de du senakcentaj silaboj.
En la klasika poezio, la piriko, havanta du moraojn, estas ekvivalenta laŭ longo al unu longa silabo.
En Esperanta poezio:
En tiu fama poemo en trokea pentametro, la unuaj trokeoj estas anstataŭigitaj per pirikoj (depende de la prononco).
En anglalingva poezio:
La kvarpieda verso konsistas el du pirikoj kaj du spondeoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.