![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/be/P%25C3%25ADratar.png/640px-P%25C3%25ADratar.png&w=640&q=50)
Piratpartio de Islando
politika partio en Islando / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Piratpartio de Islando - nederlande Piratenpartij, france Parti Pirate germane Piratenpartei - estas politika partio en Islando, kiu fondiĝis je la 24-a de novembro 2012[1] kaj konsideras sin proksima parenco de la alilandaj Piratpartioj. La Piratpartio de Islando estas oficiale agnoskita politika partio kaj membras en la Internacia Piratpartio. Laŭ la stato de septembro 2013 ĝi disponas pri tri propraj, elektitaj membroj en la nacia parlamento Althing: Birgitta Jónsdóttir, Jón Þór Ólafsson, kaj Helgi Hrafn Gunnarsson. En la lando ankoraŭ ekzistas plia, pirata partio, nomata Besti flokkurinn, observanta membro de la Internacia Piratpartio, kiu havas ses postenojn en komunumaj parlamentoj kaj krome plenumas la postenon de urbestro de Rejkjaviko.
Piratpartio de Islando | |
---|---|
![]() | |
partio • piratpartio | |
Lando | ![]() |
Estro | Birgitta Jónsdóttir |
Fondiĝo | la 24-a de novembro 2012[1] |
Ĉefa sidejo | Sigtúni 59 kjallari, 105 Reykjavík |
Ideologio | libera informa socio |
Retejo | https://piratar.is |
Antaŭ la islanda parlamenta elekto en 2016, pluraj amaskomunikiloj informis, ke Piratpartio havas ŝancon eniri la registaron.[2][3]