franca entreprenisto, verkisto kaj dramisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Pierre-Augustin CARON DE BEAUMARCHAIS (naskiĝis la 24-an de januaro 1732 en Parizo, mortis la 18-an de majo 1799 en Parizo) estis franca entreprenisto, verkisto kaj dramisto. En Francujo li estas nomata simple Beaumarchais [bomarŝe'].
Pierre-Augustin Caron de Beaumarchais | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Pierre-Augustin Caron de Beaumarchais | ||
Naskiĝo | 24-an de januaro 1732 en Parizo | |
Morto | 18-an de majo 1799 (67-jaraĝa) en Parizo | |
Tombo | Tombejo Père-Lachaise, 28 Grave of Delarue de Beaumarchais (en) vd | |
Etno | Francoj vd | |
Lingvoj | franca vd | |
Ŝtataneco | Francio vd | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Patro | André-Charles Caron (en) vd | |
Edz(in)o | Madeleine-Catherine Franquet (en) Geneviève-Madeleine Lévêque (en) Marie-Thérèse-Amélie Caron de Beaumarchais (en) vd | |
Infanoj | Amélie-Eugénie Caron de Beaumarchais (en) ( ) vd | |
Profesio | ||
Okupo | muzikisto financisto publikigisto komercisto de armiloj spiono diplomato eldonisto dramaturgo poeto entreprenisto horloĝisto vd | |
Laborkampo | Teatra arto vd | |
Verkado | ||
Verkoj | The Barber of Seville ❦ The Marriage of Figaro ❦ The Guilty Mother vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Beaumarchais estis filo de la horloĝisto André-Charles Caron (1697–1775) kaj ties edzino Louise Pichon (ĉ. 1700–1758); li havis kvin fratinojn. Unue kiel horloĝisto, poste per diversaj okupoj (reĝa oficisto kaj agento, reĝa muzika instruisto, juĝisto, dramverkisto, ŝipkomercisto) li havis ege varian vivon kaj sukcesis aĉeti nobelecon. Li aldonis la nomon de bieno Beaumarchais, kiun lia unua edzino Madeleine-Cathérine Franquet kontribuis, al sia nomo.
Li subtenis la francan revolucion de 1789, sed en 1792 estis arestita pro "perfido pri la respubliko" kaj devis pasigi plurajn jarojn en ekzilo, ĝis rehabilitiĝo en 1796. En 1799 li mortis pro apopleksio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.