Pico de la Zarza
From Wikipedia, the free encyclopedia
Pico de la Zarza aŭ Pico de Jandía estas la plej alta monto de la insulo Fuerteventura ―nome en municipo Pájara, Kanarioj, Hispanio―, atingante 813 m super la marnivelo.[1]
Ĉi tiu artikolo temas pri monto en la insulo Fuerteventura. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Pico (apartigilo). |
Rapidaj faktoj monto ...
Pico de la Zarza | |||
---|---|---|---|
Pico de la Zarza maldekstre de Pico de la Palma. | |||
monto | |||
Alteco | 813 m | ||
Situo | Hispanio Pájara, Provinco La Palmoj, Kanarioj | ||
Montaro | Jandio | ||
Geografia situo | 28° 6′ N, 14° 21′ U (mapo)28.101867-14.355567 f4 | ||
| |||
Mineraloj | Vulkana roko | ||
Fermi
La loknomo Pico de la Zarza (Montopinto de la Rubuso) aludas al Rubus ulmifolius, kiu kreskiĝas en humidaj lokoj homtuŝitaj kiu en Fuerteventura ekzistas nur sur la montoj de la duoninsulo Jandio.[2]
Ĝi estas en la municipo Pájara, sur la duoninsulo Jandio, kiu estas natura parko.[3]
La piedirado al la montopinto eblas dum ĉirkaŭ iom pli ol du horojn kaj duono. La trairataj areoj estas diversaj kiel la malsekejo Saladar de Jandía. La vojo estas markita kaj habilitita, formante parton de la reto de padoj de la Cabildo de Fuerteventura.[4]