Kaĉaloto, ambrobaleno,[mankas fonto] fisetromakrocefalo (science Physeter macrocephalusPhyseter catodon, en NBN: *Kapdelfeno familitipa*)[1] estas specio de dentocetacoj, kun grandega, kvarangula kapo, en kiu troviĝas la spermaceto. Ĝi estas malsvelta besto, kun malgrandaj antaŭaj membroj kaj ĝiboj surdorse. La supra makzelo estas sendenta.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kaĉaloto

Grandeco kompare kun tiu de meza homo
Grandeco kompare kun tiu de meza homo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Cetacoj Cetaceae
Subordo: Dentcetacoj Odondoceti
Familio: Makrocefaledoj Physeteridae
Genro: Physeter
Specio: P. macrocephalus
Physeter macrocephalus
Linnaeus, 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Fermi

La kaĉaloto havas malhele blugrizan aŭ brunan koloron, la ventro estas pli hela. La maskloj povas longi ĝis ĉirkaŭ 19 m, la femaloj estas pli malgrandaj.

La kaĉalotoj vivas dismonde en moderaj aŭ tropikaj akvoj, en grupoj de 15–20 bestoj. La solvivaj maskloj povas migri je malvarmaj akvoj.

Ĝi ĝenerale vivas en profundo de ĉirkaŭ 350 m, sed oni trovis jam kaĉaloton eĉ je 1134 m. Li nutras sin ĉefe per cefalopodoj.

Ĝi estis ĉasata dum jarcento pro ties spermaceto kaj ambro (el la intesto tiu lasta).

Anekdoto

En Reunio, la franclingva vorto "cachalot" (t.e. kaĉaloto) estas uzata por priparoli ŝargaŭton kiu transportas sukerkanon.

Referencoj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.