franca esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Philippe CHAVIGNON estas franca esperantisto kaj forstisto.
Li esperantistiĝis en 1984. De 1993 li estas komitatano de Unuiĝo Franca por Esperanto. Trifoje li sensukcese kandidatis por la komitato de UEA,[1] la kvaran fojon en 2004 li finfine estis elektita. En 2007 li kandidatas kiel komitatano C.
Krom naciskalaj kaj lokaj agadoj, li prelegis kaj instruis Esperanton en multaj landoj; li plenumis instruajn kaj organizajn misiojn por UEA en Afriko, kunlabore kun Hans Bakker, kaj en Latinameriko. Li propagandas en indiĝenaj medioj kaj kunlaboras en la projekto "Indiĝenaj Dialogoj".
En 1993 aperis lia traduko de fama parolado de ĉefo Seattle sub la titolo Fratoj eble ni estas. En 2004 li estis kandidato de Eŭropo - Demokratio - Esperanto por la Eŭropa Parlamento.
Philippe Chavignon loĝas en Guillaumes, departemento Alpes-Maritimes.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.