usona verkisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Philip José FARMER [FILip ĥoZE FARmar] (naskiĝis 26-a de januaro 1918 en North Terre Haute en Indianao, mortis 25-a de februaro 2009) estis usona verkisto, plej konata pro siaj sciencfikciaj kaj fantastaj romanoj kaj noveloj.
Philip José Farmer | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Philip José Farmer | |||||
Naskonomo | Philip José Farmer | ||||
Naskiĝo | 26-an de januaro 1918 en Terre Haute, Indianio | ||||
Morto | 25-an de februaro 2009 (91-jaraĝa) en Peoria, Ilinojso | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato Bradley Peoria High School (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Kilgore Trout vd | ||||
Okupo | romanisto sciencfikcia verkisto verkisto vd | ||||
Aktiva dum | 1946– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Rivermondo vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Multe da lia verko temis pri reinterpretado de iamaj personoj el fikcio kaj historio, ekzemple The Other Log of Phileas Fogg (La alia loglibro de Phileas Fogg), en kiu li plenigas la tempotruojn el la Le tour du monde en quatre-vingt jours (Ĉirkaŭ la mondo en okdek tagoj) de Jules Verne per interplaneda milito, aŭ lia romanserio Riverworld (Rivermondo), kiu pritraktas la aventurojn de Richard Francis Burton kaj Mark Twain tra bizara postmorta mondo, kie ĉiun homon iam vivintan revivigis samtempe iu mistera povo.
En ties 2-a volumo The Fabulous Riverboat ("La fabela riverŝipo"), Hermann Göring predikas pacan religion de Eklezio de la Dua Ŝanco pere de Esperanto, komuna lingvo de resurektinta homaro. Samuel Longhorn CLEMENS (Mark Twain) fondas landon nomitan "Parolando".
La verkoj de Farmer ofte enhavis seksumajn temojn: lia kolekto de noveloj Strange Relations (Strangaj rilatoj) estis rimarkinda evento en la historio de seksumado en sciencfikcio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.