From Wikipedia, the free encyclopedia
La rivereto Pfrimm estas 42,7 km longa maldekstra alfluanto de la Rejno en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.
Pfrim | |
---|---|
la rivereto en Worms | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Rejnlando-Palatinato, Germanio |
Rivera reto | Rejno |
Longeco | 42,7 km |
Fluo | |
Fonto | sudokcidente de Sippersfeld |
- Alteco super marnivelo | 300 m |
Enfluejo | en Worms en la Rejnon |
- Alteco | 89 m |
Geografio | |
Trairataj urboj | Worms |
Trairataj komunumoj | Breunigweiler, Dreisen, Marnheim, Albisheim, Zellertal, Wachenheim, Monsheim |
Alfluantoj | |
- Dekstraj | Mohbach, Ammelbach, Kinderbach |
- Maldekstraj | Bornbach, Häferbach, Gerbach, Leiselsbach |
La Pfrimm fontas en la suda parto de la distrikto Donnersberg. La fonto situas ĉ. 3 km sudoriente de la komunumo Sippersfeld en la nordorienta parto de la Naturparko Pfälzerwald. La fonto troviĝas sur alteco de 329 m super marnivelo inter la montoj Sperberhöhe, Salweidenkopf kaj Schnepfberg. La fonto estis enmasonigita en 1927 kun bazaltaj ŝtonoj.
La rivereto trafluas precipe agrikulture uzatajn areojn. Ĝi deakvigas unue la nordan parton de la Nordpalatinata montarlando. Supre de la lageto Sippersfelder Weiher ĝi fluas norden peter la bieno „Pfrimmerhof“, kiu apartenas al Sippersfeld. Poste ĝi pasas la monton Pfrimmer Berg kaj trafluas Breunigweiler, kie enfluas la Mohbach.
En la regiono Alzeyer Hügelland la rojo Bornbach enfluas la rivereton, kiu preterpasas sudokcidente la lokon Standenbühl. Malsupre de Dreisen enfluas de okcidento la rojon Häferbach, en Marnheim la rojon Gerbach. Post Albisheim enfluas de nordokcidento la rojo Leiselsbach. Inter Marnheim kaj Albisheim la rivereton pasas la bienon Heyerhof. Ekde tie ĝi fluas orienten al Harxheim, kie de sudo alfluas Ammelbach.
Sur sia vojo orienten la rivereton atingas la distrikton Alzey-Worms kaj Rheinhessen, kaj atingas Wachenheim kaj Monsheim.
Poste la Pfrimm atingas la urboparton Pfeddersheim de la sendistrikta urbo Worms. En Pfeddersheim okazis 1525 dum la Palatinata Kamparana Ribelo grava batalo (la batalo apud Pfeddersheim). Antaue en okcidenta direkto troviĝas la unua el du Ochsenklavier (laŭvorta traduko: oksa piano), t.e. artefarita vadejo el bazaltaj blokoj por ebligi al okstiritaj ĉaroj transiri la riveron).
Ekde Pfiffligheim la rivereto fluas plej ofte kanaligite tra la urbo. Tie ankaŭ troviĝas la dua „oksa piano“. Ĉe la Rejna Kilometro 446,7 la Pfrimm enfluas la riveregon.
La Pfrimm havas en kelkaj jaroj altan akvon, kiu ofte kaŭzas inundon, ekzemple en la jaroj 1882 1892, 1902, 1940, 1950, 1978, 1995 kaj 2003. Speciale granda inundo estis de la 27a de novembro 1882.
Ĉe la rivereto ekzistis multajn akvomuelejoj.[1],[2],[3] La trovo de muelŝtono el romia epoko en Wachenheim oni povas konjekti, ke jam la romianoj uzis la akvoenergion de la Pfrimm.[4] La unuaj dokumente pruvitaj akvomuelejoj estis el ja jaro 778.[5][6] En la jaro 1861 35 posedantoj de akvomuelejoj inter Dreisen kaj Worms fondis la „Societo de la Pfrimm-lago“ (germane: "Pfrimmweiher Gesellschaft").[4] Die Zeit der Pfrimm-Mühlen endete in den 1960er und 1970er Jaroen[4]. Eine der letzten Mühlen an der Pfrimm war die Dorfmühle oder Rupp'sche Mühle in Dreisen, die noch in den 1970er Jaroen in Betrieb war.[7][8][9]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.