From Wikipedia, the free encyclopedia
Petula Sally Olwen Clark, CBE (naskiĝis la 15-an de novembro 1932 en Epsom, Surrey, Anglio, Unuiĝinta Reĝlando) estas angla kantistino, aktorino kaj komponistino kies kariero daŭras ekde sep jardekoj. Ŝi kantis en la angla, la franca, la itala kaj la hispana lingvoj.
Petula Clark | |
---|---|
Petula en aprilo 2012 | |
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Petula Sally Olwen Clark |
Naskiĝo | 15-an de novembro 1932 (91-jaraĝa) en Ewell |
Ĝenroj | Populara muziko, teatro, filmo |
Profesio | kantistino, komponistino, aktorino |
Aktivaj jaroj | ekde 1939 |
Eldoninto | Polygone, Disques Vogue, Pyr records, Columbia Records, Imperial Records, Decca Records, EMI Records, Warner Bros. Records, MGM Records, Columbia Records |
Retejo | www |
Persona informo | |
Naskonomo | Sally Clark |
Aliaj nomoj | Petula Clark |
Lingvoj | germana • itala • franca • angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Familio | |
Patro | Leslie Clark (en) |
Infanoj | 3 |
Okupo | |
Okupo | infana aktoro teatra aktoro filmaktoro komponisto kantisto diskografa artisto |
Verkoj | Downtown |
TTT | |
Retejo | http://www.petulaclark.net/ |
La profesia kariero de Clark komenciĝis kiel artisto por la radio de BBC dum la dua mondmilito. En la 1950-aj jaroj ŝi komencis registri en la franca lingvo kaj havis internacian sukceson en ambaŭ lingvoj, kun kantoj kiel "The Little Shoemaker", "Baby Lover", "With All My Heart" kaj "Prends Mon Cœur". Dum la 1960-aj jaroj ŝi fariĝis konata tutmonde kun siaj popularaj kantoj, inkluzive "Downtown", "I know a place", "My Love", "A Sign of the Time", "I Couldn't Live Without Your Love", "Colour My World", "This Is My Song" kaj "Don't Sleep In The Subway". La altempigo kaj populareco de ĉi tiuj kantoj dubligis Clark-on la Unua Sinjorino de la brita Invado. Ŝi vendis pli ol 68 milionojn da diskoj dum sia kariero.
En la 1960-aj jaroj, Clark ankaŭ kantis en reklamoj en la radio por Koka-kolao.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Petula Clark en la angla Vikipedio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.