![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/ed/EPP_Congress_Rotterdam_-_Day_1_%252852113152023%2529_%2528cropped%2529.jpeg/640px-EPP_Congress_Rotterdam_-_Day_1_%252852113152023%2529_%2528cropped%2529.jpeg&w=640&q=50)
Petro Poroŝenko
ukraina politikisto, komercisto kaj miliardulo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Petro Poroŝenko (ukraine Петро Олексійович Порошенко) estas ukraina politikisto, komercisto kaj miliardulo[1], de 2014 ĝis 2019 prezidento de Ukrainio[2]. Laŭ la pritakso de Forbes (de februaro 2013) Poroŝenko estas la 5a en la listo de la plej riĉaj ukrainoj (kun posedaĵoj valoraj je 1,8 mld da dolaroj)[3].
Deputito de la 7-a oficperiodo de Verĥovna Rada. Antaŭe estis deputito en la jaroj 1998-2005 kaj 2006-2007; sekretario de la Konsilio de nacia sekureco kaj defendo de Ukrainio de februaro ĝis septembro 2005; ĉefo de konsilio de la Nacia Banko de Ukrainio en la jaroj 2007-2012. En la jaroj 2009-2010 li estis ministro de eksterlandaj aferoj, kaj de marto ĝis novembro 2012 - ministro de ekonomia disvolviĝo kaj komerco de Ukrainio. Prezidanto de Ukrainio de la 7-a de junio 2014 ĝis la 20-a de majo 2019.