From Wikipedia, the free encyclopedia
La monteto Petersberg en Rheinhessen situanta inter Bechtolsheim kaj Gau-Odernheim en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato, distrikto Alzey-Worms estas 245,6 m alta monteto de la rejnhesa montetarlando. La monteto estas erozia atestomonto en la Majenca baseno.[1]
Petersberg | |||
---|---|---|---|
monteto | |||
Alteco | 245,6 m | ||
Situo | inter Bechtolsheim kaj Gau-Odernheim; distrikto Alzey-Worms, Rejnlando-Palatinato, Germanio | ||
Montaro | Rheinhessisches Hügelland (Rejnhesa montetarlando) | ||
Geografia situo | 49° 48′ N, 8° 12′ O (mapo)49.7958.205 | ||
| |||
La monteto estas kovrata de vitoj. De ĝia pinto oni havas bonan superrigardon trans la rejnhesa montetaro. Sur la pinto staras la ruino de la St.-Peter-preĝejo el la 10a jarcento.[2] Je la suda montpiedo sur teritorio de Gau-Odernheim troviĝas la plej granda areo de arbaraj tulipoj norde de la Alpoj.
La monteto Petersberg situas inter Bechtolsheim en la nordokcidento kaj Gau-Odernheim en sudokcidento. Je la norda deklivo fontas la rivereto Engelborn. Ĝi enfluas post ĉ. 1 km en la rivereton Selz..
La monteto estas fuĝejo de multaj minacataj specioj en regiono de intenca vitikulturado.
La flaŭro konsistas el multaj maloftaj plantoj kiu trovis sur la kalkoza luesa grundo kun multe da suno kaj malmulte da akvo idealan kreskejon. Inter ili troviĝas Prunus fruticosa Teucrium chamaedrys, Papaver hybridum, Centaurea scabiosa kaj Lotus maritimus.
Ankaŭ la faŭno kun varmŝatantaj bestspecioj kiel ekszemple: maloftaj lacertoj, ekzemple Lacerta agilis, insektoj, ekzemple Metrioptera bicolor, helikoj, ekzemple Zebrina detrita, sed ankaŭ leporoj (Lepus europaeus) kaj kapreolo (Capreolus capreolus).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.