Peter Frampton
From Wikipedia, the free encyclopedia
Peter Kenneth FRAMPTON (22a de Aprilo 1950)[1] estas angla muzikisto kaj kantoverkisto kiu estis membro de rokmuzikaj bandoj Humble Pie kaj the Herd. Kiel soloa artisto, li publikigis kelkajn albumojn, kiel sia ĉefa elrompa albumo, nome koncerta publikigo Frampton Comes Alive! (1976), kiu havigis kelkajn listopintajn unuopaĵoj kaj 8× platenajn diskojn en Usono.[2] Li ankaŭ muzikis kun artistoj kiel Ringo Starr, John Entwistle de the Who, David Bowie, kaj Matt Cameron kaj Mike McCready el Pearl Jam, inter aliaj.
Peter Frampton | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Peter Kenneth Frampton |
Naskiĝo | 22-an de aprilo 1950 (1950-04-22) (74-jaraĝa) en Bromley |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Usono |
Alma mater | Ravens Wood School (en) The Center for Early Education (en) |
Familio | |
Infano | Mia Rose Frampton (en) |
Okupo | |
Okupo | gitaristo komponisto kantoverkisto |
TTT | |
Retejo | http://www.frampton.com/ |
Frampton estas plej bone konataj pro sukcesaĵoj kiel "Show Me the Way", "Baby, I Love Your Way", "Do You Feel Like We Do", kaj "I'm in You", kiuj restas montroj de klasika rok-radio. Li aperis ankaŭ kiel li mem en televidaj programoj kiel The Simpsons, Family Guy, kaj Madam Secretary. Li estas konata pro sia laboro kiel gitaristo (inklude sian laboron per parolkesto), kaj sia tenora voĉo.