Peter Arnett
From Wikipedia, the free encyclopedia
Peter Gregg ARNETT (13a de Novembro 1934) estas Novzeland-devena ĵurnalisto, kiu posedas ŝtatanecon kaj de Nov-Zelando kaj de Usono,[1] Li estas konata pro sia kovro de la Vjetnama Milito kaj de la Golfa Milito. Li ricevis en 1966 la Pulitzer Premion pri Internacia Informado pro sia laboro en Vjetnamo el 1962 ĝis 1965, ĉefe informante por Associated Press.
Peter Arnett | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de novembro 1934 (1934-11-13) (89-jaraĝa) en Riverton / Aparima |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono Nov-Zelando |
Alma mater | Waitaki Boys' High School (en) |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto moderatoro korespondisto |
Arnett laboris por la gazeto National Geographic, kaj poste por diversaj televidkanaloj, plej notinde dum preskaŭ du jardekoj por la CNN. Arnett publikigis memorlibron, Live from the Battlefield: From Vietnam to Baghdad, 35 Years in the World's War Zones (1994). En Marto 1997, Arnett intervjuis Osama bin Laden, estro de Al-Qaeda.[2] La ĵurnalisma lernejo de la Suda Instituto de Teknologio en Nov-Zelando estis nomita laŭ Arnett.[3]
Dum Usono klopodis prezenti la militon en Irako kiel militon kun kirurgia precizeco kun tre malmultaj civilaj viktimoj, Peter Arnett ne timis rakonti pri la sekvoj de la milito kiel li vidis ilin. Ĉar ĝi estis forta armilo kontraŭ la milita diskurso, lia raportado ricevis subtekston "Tiu ĉi filmeto estis permesita de irakaj cenzuristoj" en usona televido por kredigi, ke oni ne kredu kion oni vidas.[4]