Perua merĝopetrelo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Perua merĝopetrelo aŭ Perua plonĝopetrelo, Pelecanoides garnotii (loka nomo en Peruo Potoyunco nome Potojunko), estas malgranda marbirdo kiu manĝas ĉe marbordaj akvoj de la Humboldta Marfluo ĉe Peruo kaj Ĉilio. Kiel la cetero de la merĝopetreloj ĝi estas nebunta birdo, kun malhela dorso kaj pala ventro, kaj bluaj piedoj, kaj povas esti separata el la cetero de sia familio nur laŭ diferencoj en sia beko kaj naztruoj.
Perua merĝopetrelo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Perua merĝopetrelo | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Pelecanoides garnotii (Lesson, 1828) | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Malkiel la Komuna merĝopetrelo kaj la Sudgeorgia merĝopetrelo ĝi manĝas en malvarma, ĉeborda, ofte pelaga akvo, kie ĝi akiras malgrandajn larvojn de fiŝoj kaj el planktono krustulojn per persekuta subakvado. Ĉefa parto de ties manĝo estas komponita de planktonaj organismoj (85.3 - 91.1%). La cetera procento de la manĝo de la Perua merĝopetrelo estas fiŝoj, ĉefe anĉovoj. Peruaj merĝopetreloj povas plonĝi ĝis 83 metroj profunde sed averaĝa profundo estis registrita ĉe ĉirkaŭ 30 metroj. Oni kredis dumlonge, ke al Perua merĝopetrelo estas mallerta fluganto. Tamen oni observis grandajn nombrojn de birdoj fiŝkaptantaj regule en la areo inter insuloj Asia kaj Paĉakamak je distanco de 150-200 kilometroj norde de ties peruaj reproduktejoj.
La Perua merĝopetrelo iĝis surloke formortinta en multaj el siaj iamaj kolonioj kaj nestumas nune nur en kelkaj ĉebordaj insuloj. Oni ĉirkaŭkalkulis totalan populacion de 12 216 reproduktaj paroj por la insuloj San Gallán kaj La Vieja (la maljunulino) en Peruo, kun kelkaj malgrandaj aldonaj reproduktaj kolonioj registritaj ĉe la insulo Corcovado en Peruo, same kiel la insuloj Pan de Azucar (sukerpano), Choros, Grande kaj Pajaros en Ĉilio. Ili reproduktiĝas la tutan jaron, kaj la ino demetas ununuran ovon en nestotruo elfosita en guano.
Peruaj merĝopetreloj estas konsiderataj tre endanĝeritaj. Ili iam nombris en milionoj, sed la premo de elprenado de guano (kio detruis nestojn, ovojn kaj idojn), la rekta kolektado por maĝo fare de guanolaboristoj kaj enmetitaj specioj (ĉefe vulpoj kaj sovaĝiĝintaj katoj) kaŭzis la falon de ties nombroj. Kvankam ĉiuj el la peruaj reproduktejaj lokoj estas en protektitaj areoj (Nacia Rezervejo Paracas kaj Nacia Rezervejo Insuloj Guano) ia guanoelkolektado plue okazas kaj la rezervejoj estas neefike policigitaj.
La porspecia parto de la latina scienca nomo de tiu specio rememoras la francan naturaliston Prosper Garnot.