![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/b0/Oceanic_divisions.svg/langeo-640px-Oceanic_divisions.svg.png&w=640&q=50)
Pelaga zono
From Wikipedia, the free encyclopedia
La akvo kiu estas en maro aŭ lago kiu estas nek proksime al la fundo nek proksime al la bordo (surfaco) estas en la pelaga zono. La vorto pelaga devenas el la greka πέλαγος (pélagos) signife malferma maro. La pelaga zono povas esti imagata kiel supozata cilindro de akvo inter la mara surfaco kaj preskaŭ la fundo. La kondiĉoj ŝanĝiĝas pli profunde en la akvokolono; la premo pliiĝas, la temperaturo falas kaj estas malpli da lumo. Depende el la profundo, la akvokolono, kiel ĉe la atmosfero povas esti dividata en diversaj tavoloj.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/b0/Oceanic_divisions.svg/640px-Oceanic_divisions.svg.png)
Profundmara zono estas tavolo de la pelaga zono de oceano. Je profundo de 3 000 ĝis 6 000 metroj, tiu zono restas en perpetua malheleco.