From Wikipedia, the free encyclopedia
Perkomorfacoj, Percomorphaceae, Percomorpha, aŭ Acanthopteri ( <latina: perca [perko] )? ( <antikva greka: μορφή (morphḗ) [formo] )? estas granda klado de aktinopterigoj, en iuj lastatempaj klasifikoj konsiderata kiel subdivizio. Ĝi inkludas 13 173 speciojn laŭ la kalkulo de Fishes of the World[1], t.e. pli ol duonon de la vivantaj fiŝaj specioj, interalie tinusojn, hipokampojn, gobiedojn, ciĥledojn, pleŭronektoformajn, labredojn, perkojn, lofioformajn, kaj balonfiŝojn.[1][2][3][4][5]
Distinge evoluintaj karakteroj de Percomorphaceae estas la radioj de la pelvaj naĝiloj (malpli ol 6 molaj, kaj neniu libera) kaj de la vosta naĝilo (17), kaj manko de dua vosta vertebro.[6]
Percomorphaceae loĝas en tre diversaj habitatoj, sed plej ofte proksime al la fundo de malprofundaj tropikaj akvoj.[7]
La unua fosiliejo, kie Percomorphaceae oftas, estas Nardò el la kampania aĝo antaŭ ĉ. 72-81 Mj. Fiŝaj fosilioj el la fino de la Kretaceo kaj komenco de la Paleogeno estas malabundaj, sed ŝajnas, ke Percomorphaceae fariĝis konstante pli abundaj dum tiu tempo. Oni supozas, ke ĝia diversiĝo estas parte sekvo de la amasa formorto ĉe la kretacea-paleogena limo antaŭ ĉ. 66 Mj,[8] ĉar ĉiuj altnivelaj grupoj de Percomorphaceae kaj proksimaj parencoj (Acanthomorpha) travivis, dum multaj aliaj marbestoj malaperis. La sukceso de Percomorphaceae komencis en tropikaj, malprofundaj akvoj, kaj nur malpli rapide progresis en ekstertropikaj, profundaj lokoj. La ĉefaj vivantaj linioj verŝajne disiĝis jam en la Malfrua Kretaceo, kaj kiam la fosilia registro reboniĝas en la Eoceno, ilia morfologia diverso jam estas rekonebla. Percomorphaceae restis la plej diversa grupo de teleosteoj dum la restanta Kenozoiko kaj en la nuntempo.[9]
Estas malfacile determini la rilaton de fosiliaj perkomorfoj al vivantaj specioj. Aparte grava problemo estas la supozate plej malnova grupo, la kretacea superfamilio Plectocretacicoidea, kies unuaj fosilioj aĝas ĉ. 99 Mj.[10] Fakuloj kutime klasifikas ĝin en la ordo Tetraodontiformes (nun parto de Acanthuriformes), kiu laŭ genetikaj indikoj estas unu el la plej pintaj branĉoj de la filogenio. Do, se la kutima klasifiko de Plectocretacicoidea kaj la genetikaj studoj estas samtempe ĝustaj, la tuta diversiĝo de perkomorfaj linioj okazis tre frue.[9] La similaĝa Dalgoichthys estis interpretita kiel simila al la familio Cottidae, alia malbaza perkomorfa grupo.[11] Tamen Dalgoichthys kaj aliaj fiŝoj de la sama loko kaj tempo aspektas suspektige simile al Plectocretacicus malgraŭ sia supozata aparteno al malsimilaj taksonoj.[12] Alia frua sed disputata indiko pri modernaj perkomorfaj taksonoj estas fosiliaj otolitoj.[13] La plej malnovaj senpolemikaj fosilioj de perkomorfoj estas tiuj de Nardò, pli ol 20 Mj post la unuaj Plectocretacicoidea.[14]
La ena filogenio de Percomorphaceae dum longa tempo restis nesolvebla problemo, kiel esprimis la diro, ke ĝi estas "la arbusto ĉe la supro" de la teleostea arbo. Lastatempaj genetikaj esploroj donis pli difinitajn hipotezojn kaj permesis disigi la grandan "rubujan" ordon Perciformes en plurajn supozeble monofiletikajn grupojn. Tamen la genetikaj esploroj foje disigas grupojn, kies unueco ŝajnas evidenta el morfologia vidpunkto, kaj definitiva solvo ankoraŭ ne estas antaŭvidebla.[15]
La ĉi-subaj kladogramoj sekvas la genetik-bazitajn proponojn (Ghezelayagh k. al., 2022.[16] kaj Dornburg kaj Near, 2021,[17] kun kelkaj nomoj konservitaj el Betancur-R kaj al., 2017[5]).
La unua kladogramo montras la parencrilaton de perkomorfoj kun aliaj vivantaj teleosteoj.
Teleostei |
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
La dua kladogramo montras la evoluan parencrilaton de la diversaj vivantaj subgrupoj de perkomorfoj:
Percomorphaceae |
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.