Pepsino
From Wikipedia, the free encyclopedia
Pepsino aŭ pepsinazo (latine: pepsinum) estas protein-malkonstrua enzimo, transformante proteinojn en asimileblajn substancojn (la racia nomo estas pepsinazo). Ĝi troviĝas ĝenerale en la stomako de la vertebruloj.
Pepsino | |
Kemia strukturo de la Pepsino | |
CAS-numero-kodo | 9001-75-6 |
Ĝi malkonstruas (hidrolizas) ĉefe la peptidajn ligojn apud la amoinokarbonacidoj ĉe la aromataj aminoacidoj. Ĝi estas produktata en la neaktiva formo de pepsinogeno kaj transformiĝas en acida medio (pH < 5,5) aŭtokatalite al aktiva pepsino. La molmaso de pepsinogeno estas 42.500, tiu de la pepsino estas 32.500, starante el longa polipptida ĉeno.
La optimuma pH-valoro por la enzimo estas 2, en baza medio ĝi iĝas malaktiva.
Oni uzas pepsinon ankaŭ por fermentado de fromaĝo.
La nomo de la trinkaĵo Pepsi derivas de pepsino.