![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/1a/Penrose_Tiling_%2528Rhombi%2529.svg/langeo-640px-Penrose_Tiling_%2528Rhombi%2529.svg.png&w=640&q=50)
Penrosa kahelaro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Penrosa kahelaro estas senperioda kahelaro, kiun naskas senperioda aro de prakaheloj.[1] Penrosaj kahelaroj nomiĝas laŭ matematikisto kaj fizikisto Roger PENROSE, kiu esploris tiujn arojn dum la 1970-aj jaroj. La senperiodeco de la penrosaj prakaheloj implicas ke ŝoviĝita kopio de penrosa kahelaro neniam kongruas kun la originalo. Oni povas konstrui penrosan kahelaron tiel ke ĝi prezentas kaj reflektan simetrion kaj kvinoblan turnan simetrion.
!["Dudimensia patroneo de multaj bluaj kaj verdaj romboj, en kiu multaj aroj de kvin kaheloj kreas la aspekton de bluaj stelofiguroj."](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/1a/Penrose_Tiling_%28Rhombi%29.svg/320px-Penrose_Tiling_%28Rhombi%29.svg.png)
Penrosa kahelaro havas multajn rimarkindajn trajtojn, plej precipe:
- Ĝi ne periodas, kiu signifas ke ĝi mankas ajna translacia simetrio.
- Ĝi memsimilas, tiel ke la samaj patroneoj okazas ĉe pli kaj pli grandaj skaloj. Tiel, la kahelaro estas atingebla tra "inflacio" aŭ "deflacio" (dilati aŭ redukti de la prakaheloj, kiun nomiĝas anstataŭa kahelaro), kaj ĉiu ajn finhava peceto de la kahelaro okazas senlime multajn fojojn.
- Ĝi estas kvazaŭkristalo: kiel fizika strukturo, penrosa kahelaro produktos Bragg-difrakton, kaj ĝian difraktogram montras kaj la kvinoblan simetrion kaj la subkuŝan longdistancan ordon.
Diversaj metodoj por konstrui penrosajn kahelarojn estas malkovritaj, inkluzive de reguloj pri kongrueco, anstataŭa kahelaro, tranĉi- kaj projekci-skemoj kaj kovraĵoj.