densa tufo da haroj kunligitaj ĉe ekstremo de bastoneto, uzata por ŝmiri per farbo, gluo aŭ kuracilo From Wikipedia, the free encyclopedia
Peniko estas densa tufo da haroj kunligitaj ĉe ekstremo de bastoneto, uzata por ŝmiri per farbo, gluo aŭ kuracilo. La peniko konsistas el tri partoj: tenilo, metala ladujo kaj fibro.
La tenilo, kiu kutime estas el plasto aŭ ligno (antaŭe ankaŭ eburo), estas uzata por teni la penikon. La metalo povas ligi la tenilon al la brosaj fibroj, kaj tenas la fibrojn en loko. La funkcio de la fibroj estas sorbi substancon kiel farbo kaj ŝirmi ĝin sur la kanvaso.
La fibroj estas faritaj el malsamaj materialoj, kaj ilia elekto estas farita laŭ iliaj strukturoj, ecoj kaj funkcio. Plej multaj fibroj hodiaŭ estas sintezaj, sed profesiaj penikoj enhavas fibrojn el ĉevalvostaj haroj, sciurfeloj, kolonoko aŭ vulpoj.
Laŭ Francisko Azorín peniko estas Ilo konsistanta el aro da haroj kunligitaj ĉe la ekstremo de bastoneto, uzata de pentristoj por ŝmiri farbojn.[1] Li indikas etimologion el la la latina penicillus, el penis (vosto).[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.