Pelagio la 1-a, latine Pelagius (naskiĝis nekonatan daton en Romo kaj mortis en 561) estis papo de 556 ĝis sia morto. En jaro 536 Pelagio estis kunulo de papo Agapeto la 1-a en sia vojaĝo al Konstantinopolo kaj tie iĝis reprezentanto de papo Vigilio apud la konstantinopola kortego. Pelagio estis papigita de imperiestro Justiniano la 1-a. Kiam la papo Vigilio estis alvokita al Konstantinopolo de la imperiestro, Pelagio restis kiel reprezentanto de la Papo en Romo, dum tiu tempo, li bezonis defendi la urbon kontraŭ la gota ĉefo Totilo, kiu sieĝis Romon. Poste, Totilo sendis Pelagion al Konstantinopolo por trakti la pacon kun Justiniano, sed la imperiestro preferis sendi sian generalon Bazilio kontraŭ la malamikoj.

Rapidaj faktoj 60-a papo de la katolika eklezio, Persona informo ...
Pelagio la 1-a
60-a papo de la katolika eklezio
Thumb
Pontifiko de 556 [#]
ĝis 3-a de marto 0561 [#]
Antaŭulo Vigilio
Sekvanto Johano la 3-a
Persona informo
Naskiĝo  ?
en Romo
Morto 4-an de marto 561 (0561-03-04)
en Romo
Lingvoj latina lingvo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr
Fermi

Dum la dua koncilio de Konstantinopolo, Pelagio gvidis skismon kontraŭ la papo Vigilio, kaj disigis la diocezojn de Milano kaj Raveno el la eklezio. Tiu skismo daŭris ĝis 651. Kiam la papo Vigilio mortis, Justiniano kaj Pelagio akordigis kaj la imperiestro nomis lin papo; pro tio, granda parto de la okcidenta pastraro ne agnoskis lin kiel papon.

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.