Pejorativo
vorto aŭ gramatika formo esprimanta malaltan opinion de iu aŭ io / From Wikipedia, the free encyclopedia
Pejorativo estas vorto aŭ gramatika formo esprimanta negativan aŭ malrespektan konotacion, malaltan opinion aŭ manko de respekto al iu aŭ io, aŭ laŭ la difino de PIV malŝaton, senvalorigon aŭ kondamnon.[1] Ĝi ankaŭ estas uzata por esprimi kritikon, malamikecon aŭ malrespekton. Foje, termino estas rigardata kiel pejorativa en iuj sociaj aŭ etnaj grupoj sed ne en aliaj, aŭ povas esti origine malestima sed poste adopti ne-pejorativan sencon (aŭ inverse) en iuj aŭ ĉiuj kuntekstoj.