From Wikipedia, the free encyclopedia
La Peel-komisiono, formale konata kiel Reĝa Palestina Komisiono, estis Brita Reĝa Komisiono de Esplorado, estrita de Lord Peel, nomumita en 1936 por esploradi la kaŭzojn de la tumultoj okazintaj en la Brita Mandato Palestino post la araba ĝenerala striko ses monatojn daŭra ene de la teritorio de la mandato.
La 7an de julio 1937, la Komisio publikigis reporton en kiu, por la unua fojo, deklaris ke la mandato estis iĝanta nepraktikebla kaj rekomendis la disdividon.[1] La brita registaro aprobis la planon de dispartigon, dekomence, sed ĝi petis pli da informaro.[2] Post la publikigo en 1938, la Komisio Woodhead estis nomumita por ekzameni detale kaj rekomendi planon de reala dispartigo.
La araboj malakceptis la dispartigon «dekomence» kaj kondamnis ĝin unuanime, ĉar ili «tute malakceptis la principon de dono de teritorio al la judoj» kaj postulegis ke la Unuiĝinta Reĝlando plutenu sian malnovan promeson de araba sendependa ŝtato, kaj ke «la propra esto de la rajtoj ĝuataj de la judoj estas perfido al la brita promeso».[3][4] La juda estrarano akceptis la dispartigon kun dividitaj sentoj kiel oportuno por atingi suverenecon. Tamen, kelkaj historiistoj indikas ke per letero al sia filo en oktobro 1937, David Ben-Gurion skribis ke «juda ŝtato establiĝu tuje, eĉ se nur en parto de la lando. La cetero sekvos laŭ la tempopaso. Venos juda ŝtato».[5][6] La sama sento estis registrita de Ben-Gurion en aliaj okazoj, kiel ĉe kunsido de la plenumo de la Juda Agentejo en junio 1938,[7] same kiel Jaim Weizmann.[8][9]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.