From Wikipedia, the free encyclopedia
Pedro Antonio de ALARCÓN y Ariza (Guadix, 10a de marto 1833-Madrido, 19a de julio 1891) estis hispana verkisto kiu apartenis al la realisma movado, en kiu elstaris kiel unu de la lastaj figuroj de la fino de la romantisma prozo kaj de plej popularaj verkistoj de la hispana literaturo de la dua duono de la 19a jarcento.
Pedro Antonio de Alarcón | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Pedro Antonio de Alarcón | |||||
Naskonomo | Pedro Antonio Joaquín Melitón de Alarcón y Ariza | ||||
Naskiĝo | 10-an de marto 1833 en Guadix | ||||
Morto | 19-an de julio 1891 (58-jaraĝa) en Madrido | ||||
Tombo | San Justo Cemetery (en) , 2-752 vd | ||||
Etno | Hispanoj vd | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Loĝloko | calle de Atocha vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Granado vd | ||||
Partio | Liberal Union (en) vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Amkunulo | Enriqueta Lozano vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Pedro Antonio de Alarcón • Pedro A. de Alarcón vd | ||||
Okupo | poeto politikisto dramaturgo ĵurnalisto verkisto diplomato vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li evoluis de la liberalaj kaj revoluciemaj ideoj al sintenoj pli tradiciistaj.
Li ekfaris studojn de juro kaj eklezio, sed forlasis ambaŭ karierojn por ĵurnalismo en Kadizo en 1853 kaj en Madrido ekde 1854. Li jam estis verkinta estante 18-jaraĝa sian unuan romanon, nome El final de Norma, kiu estos publikigita en 1855.
En duelo oni pardonis lian vivon, kio evoluigis lin ideologie. En 1857 ekkarieris en teatro per El hijo pródigo. En 1859 intervenis kiel soldato kaj ĵurnalisto en la milito de Maroko, sperto kiun li kolektis en Diario de un testigo de la guerra de África (1859, Taglibro de atestanto de la afrika milito); tiu verko iĝis tiom populara ke li riĉiĝis kaj povis dediĉi sin al veturado tra Hispanio, Italio kaj ĉefe sia denaska provinco Granado, tiel ke li denove famiĝis per la koncernaj vojaĝlibroj.
Ekde 1863 li partoprenis en politiko (unue kontraŭ la reĝino Isabel la 2-a kaj poste favore al ŝia filo Alfonso la 12-a), edziĝis, patriĝis, ricevis altajn postenojn laj pluis en la literatura kariero.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.