Paula Modersohn-Becker
From Wikipedia, the free encyclopedia
Paula Modersohn-Becker (8a de februaro 1876 – 20a de novembro 1907)[1] estis germana pentristo kaj unu el la plej gravaj reprezentantoj de ekspresionismo. Ŝia mallonga kariero finiĝis kiam ŝi mortis pro puerpera embolio estante nur 31-jaraĝa. Ŝi estas agnoskita kiel la unua konata pentristino kiu pentris nudajn memportretojn.[2] Ŝi estis grava membro de la arta movado modernismo komence de la 20a jarcento.
Paula Modersohn-Becker | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Paula Becker. |
Naskiĝo | 8-an de februaro 1876 (1876-02-08) en Dresdeno |
Morto | 20-an de novembro 1907 (1907-11-20) (31-jaraĝa) en Worpswede |
Mortokialo | Pulma embolio |
Tombo | Worpswede |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germana Imperiestra Regno |
Alma mater | Académie Julian |
Familio | |
Patro | Carl Woldemar Becker (en) |
Edz(in)o | Otto Modersohn (1901–1907) |
Infano | Tille Modersohn (en) |
Okupo | |
Okupo | pentristo desegnisto gravuristo artisto |
TTT | |
Retejo | http://www.paula-modersohn-becker.de |
En Bremen en 1895 ŝi estis enkondukita al verkoj de la artistoj de la cirklo de Worpswede; nome Otto Modersohn, Fritz Mackensen, Fritz Overbeck kaj Heinrich Vogeler prezentis siajn pentraĵojn en la Bremena Arta Muzeo, nome "Kunsthalle Bremen". En 1899 kaj 1900 ŝi estis en Parizo. En 1901 Paula edziniĝis al Otto Modersohn kaj tiel iĝis duonpatrino de la du-jaraĝa filino de Otto, nome Elsbeth Modersohn. Post du jaroj la geedzoj separiĝis kaj rekuniĝis kelkajn jarojn poste.