From Wikipedia, the free encyclopedia
Paul Henri Thiry d'HOLBACH [dolbak] (baptita la 8-an de decembro 1723 en Edesheim, mortinta la 21-an de januaro 1789 en Parizo) estis germana-franca verkisto kaj la "nutristo" de la enciklopediistoj laŭ la vortoj de Denis Diderot.
Paul Henri Thiry d'Holbach | |||||
---|---|---|---|---|---|
Barono de Holbach, filozofo franca | |||||
Persona informo | |||||
Paul-Henri Thiry, baron d’Holbach Paul Henri Thiry d'Holbach | |||||
Naskonomo | Paul Heinrich Dietrich | ||||
Naskiĝo | 8-an de decembro 1723 en Edesheim | ||||
Morto | 21-an de januaro 1789 (65-jaraĝa) en Parizo | ||||
Tombo | Preĝejo de Sankta Roĥo vd | ||||
Religio | ateismo vd | ||||
Lingvoj | franca • germana • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Francio (1749–) Palatinato (–1749) vd | ||||
Alma mater | Universitato de Lejdeno vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Basile-Geneviève d'Aine (en) Charlotte-Suzanne d'Aine (en) vd | ||||
Parencoj | François Adam d'Holbach (en) (onklo) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filozofo Enciklopediisto advokato kemiisto verkisto salonestrino tradukisto vd | ||||
Laborkampo | Filozofio vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Holbach plejtempe vivis en Parizo, la tiama fokuso de la intelektuloj, kies centro estis la Enciklopedio kaj lia propra domo. Plena de amo por la homoj li uzis la tutan monon por la batalo kontraŭ antaŭjuĝoj propagandante la veron. Laŭ Holbach la destino de la homoj estus esti feliĉaj. Sekve oni devas forpreni ĉiun obstaklojn, inter kiuj difinus Holbach kaj la religiojn. Kontraŭe helpus la natursciencoj kiuj liberigus la homan spiriton de ĉiuj eraroj kaj preparigus ĝin bone por la estonteco.
Inter la kontraŭreligiaj verkoj nombriĝas jenaj kelkaj furoraĵoj:
Por la natursciencoj li agis precipe per siaj plej konata libro Système de la nature (London 1770), provante doni al ili bazon metafizikan (materialisman-mekanikan). La aldona titolo ou des lois du monde physique et du monde moral klarigas bone, ke la verkinto(j) - kiel iam ĉe la etiko-libro de Spinoza - interesiĝas ne nur pri la teorioj sed sammulte pri la praktikaj konsekvencoj. La libro aperis sub la nomo de la akademiano Mirabaud kiu mortis 10 jarojn pli frue. Laŭenhave, kiel Diderot atestas, estis multe de skizoj de Mirabaud sed ankaŭ de La Grange, Naigeon kaj de aliaj.
La libro volas konvinki onin ke la materialismo kiel mondkoncepto estus konsekvenca kaj bonfara. Anstataŭ postuli de homoj esti moralaj kontraŭvole, materialismo estus la strebo natura de ĉiuj je avantaĝoj. Tio sume plialtigus la nivelon de la komunumo.
Holbach estis estimata kaj inter siaj adeptoj kaj inter la kontraŭuloj. Jean-Jacques Rousseau prenis lin kiel modelon por la figuro de la sinjoro de Wolmar en la verko La nova Helojzo. Imperiestrino Katerina la 2-a de Rusio petis la helpon de Holbach en la leĝodonado. Holbach mortis je la matenruĝo de la Franca Revolucio de 1789 kiun prepari li treege helpis.
Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 9. Leipzig 1907, p. 468-469, kio legeblas tie ĉi interrete.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.