From Wikipedia, the free encyclopedia
Patton estas 1970-jara biografia filmo kiu rakontas pri Generalo George S. Patton dum la Dua Mondmilito. Aperas en la filmo George C. Scott, Karl Malden, Michael Bates, Karl Michael Volger, kaj aliaj. Ĝi estis direktita de Franklin J. Schaffner, kaj la scenaro estis verkita de Francis Ford Coppola kaj Edmund H. North. Ĝi gajnis sep Akademiajn Premiojn, inkluzivante premion por plej bona filmo.
Patton | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Patton |
Produktadlando | Usono |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 4-a de februaro 1970 |
Daŭro | 170 minutoj |
Ĝenro | Biografia historio |
Kameraado | Fred Koenekamp |
Buĝeto | Usona $12.000.000 |
Reĝisoro(j) | Franklin J. Schaffner |
Produktisto(j) | Frank Caffey Frank McCarthy |
Scenaro | Francis Ford Coppola Edmund H. North |
Laŭ la verko de | Omar N. Bradley Ladislas Farago |
Filmita en | Usono |
Loko de rakonto | Belgio |
Muziko de | Jerry Goldsmith |
Ĉefrolantoj | George C. Scott Karl Malden Michael Bates Karl Michael Vogler |
Produktinta firmao | 20th Century Studios |
Distribuo | Universal Pictures |
Honorigoj | Akademia Premio por la Plej Bona Filmo • Akademia Premio por la Plej Bona Aktoro • Akademia Premio por la Plej Bona Reĝisoro • Akademia Premio por la Plej Bona Filmoredaktado • Akademia Premio por la Plej Bona Originala Scenaro • Akademia Premio por la Plej Bona Ensceniga Fasonado • Akademia Premio por la Plej Bona Sonmiksado • National Board of Review: Top Ten Films • National Board of Review Award for Best Film |
IMDb | |
La malfermanta monologo parolata de Scott kun giganta usona flago en la fono restas kiel ikona kaj influa imago de filmo. Malgraŭ la tiama kontraŭmilitismo en Usono de la Vjetnama Milito kaj malkreskanta intereso en filmoj pri la Dua Mondmilito, la filmo sukcesis kaj iĝis usona klasiko.
En 2003, ĝi estis elektita de la Usona Biblioteko de Kongreso kiel "kulture grava", kaj tial preservita ĉe la Usona Nacia Film-Registro.
La aktorado de George C. Scott gajnigis por li Akademian Premion por plej bona aktoro en 1971. Li fame rifuzis akcepti ĝin, la unua aktoro – sed ne la lasta – rifuzi tian premion.
La filmo gajnis ses pluajn Akademiajn Premiojn:
Ĝi kandidatiĝis por pluajn tri Akademiajn Premiojn:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.