Patrina Seĝo de Sankta Eĉmiadzin
pontifika restadejo de la Supera Patriarko kaj Katolikoso de ĉiuj armenoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Patrina Seĝo de Sankta Eĉmiadzin (armene: Մայր Աթոռ Սուրբ Էջմիածին) estas la sidejo de la Armena Apostola Eklezio kaj, precipe, la pontifika restadejo de la Supera Patriarko kaj Katolikoso de ĉiuj armenoj. Situanta en Eĉmiadzin, Armenio. La komplekso konsistas el pluraj konstruaĵoj devenantaj de la 4-a, 5-a, 6-a kaj 17-a jarcentoj (la Patrina Katedralo de Eĉmiadzin, preĝejo Sankta Ripsime, preĝejo Sankta Gajane kaj la preĝejo Ŝoghakat) kaj situas en la urbo Eĉmiadzin.[1]
Patrina Seĝo de Sankta Eĉmiadzin | |||||
---|---|---|---|---|---|
sidejo | |||||
Komenco | 301 vd | ||||
Geografia situo | 40° 9′ 43″ N, 44° 17′ 28″ O (mapo)40.16244.2912 | ||||
Lando(j) | Armenio vd | ||||
Sidejo | Katedralo de Eĉmiadzin | ||||
Situo | Eĉmiadzin | ||||
| |||||
Ĉefestro(j) | Garegino la 2-a vd | ||||
| |||||
Posedatoj | Vagharshapat City Stadium vd | ||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Ekde 2000, la religia komplekso Eĉmiadzin kaj la arkeologia loko de Zvartnoc estas enskribitaj en la listo de Mondaj heredaĵoj de Unesko.[2]
Hodiaŭ en la sidejo de la Armena Apostola Eklezio troviĝas la katolikosa kancelario, seminario kaj muzeo.[3]
La Sankta Seĝo konstruiĝis ĉirkaŭ la Patrina Katedralo de Eĉmiadzin, kiu laŭ la priskribo de sankta Gregorio la Iluminanto, estis fondita en la loko de la deveno de Jesuo en sia sonĝo, per ora martelo indikante la konstrulokon. Sub regado de la reĝo Tiridato la 3-a ĝi konstruiĝis en 303, laŭ la tradicio, de Gegorio mem. Ĝi estas la plej grava sankta pilgrimejo de la plimulto de la armena popolo en la tuta mondo.
Resumante ĝi posedas unikajn trezoraĵojn en pluraj muzeoj, bibliotekoj, seminario, edukcentro kaj presejo. La Patrina Seĝo de Sankta Eĉmiadzin havas grandan respondecon kaj por la konservado de la kulturaj valoroj kreitaj ĉi tie kaj por la Eklezio. Ĝi ankaŭ efektivigas sociajn, kulturajn kaj edukajn programojn en Armenio, kaj ankaŭ en la Diasporo.