![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/22/Pastor_roseus_by_Koshy_Koshy.jpg/640px-Pastor_roseus_by_Koshy_Koshy.jpg&w=640&q=50)
Pastoro (birdo)
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Roza sturno aŭ Rozkolora sturno, Sturnus roseus aŭ Pastor roseus estas paserina birdo de la genro de sturnoj kaj familio de Sturnedoj. Ĝi foje ricevas sian propran monotipan genron nome Pastor; disigo kiun konfirmas ĵusaj studoj; ties plej proksimaj vivantaj parencoj ne estas ankoraŭ certe konataj (Jønsson & Fjeldså 2006).
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomionRoza sturno, Biologia klasado ...
![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() ![]() Someraj plumaroj: Maskla plenkreskulo (centro). ino (sube), kaj junulo (malantaŭe) | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Sturnus roseus (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
![]() Natura arealo
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Fermi
Laŭ tio la birdo povus ricevi la nomon pastoro kio laŭ PIV estas
- specio de sturno, rozkolora kaj nigra, vivanta en Azio kaj suda Eŭropo (latine Sturnus roseus). Aparte de tio, la vorto pastoro ĝenerale havas la signifon "pastro de unu el la protestantaj eklezioj". La vortoradiko "pastor" venas el la latina lingvo kaj tie havas la signifon "paŝtisto".