Gramatika voĉo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Gramatika voĉo estas verba fleksio montranta, ĉu la ago esprimata de la verbo estas farata aŭ ricevata de la subjekto de la sintagmo. Tradicie oni diskutas la jenajn voĉojn:
- Aktiva voĉo en akuzativaj lingvoj indikas, ke la subjekto faras ion kaj la objekto estas trafata de la ago.
- Meza voĉo en i.a. la greka lingvo montras, ke la subjekto faras ion por si mem aŭ rilate al si mem; ĝi estas simila al refleksiva voĉo en iuj lingvoj.
- Pasiva voĉo en akuzativa lingvo indikas, ke la subjekto suferas ion aŭ estas trafata de la ago de la verbo; tiam la aganto de la verbo povas esti ne-esprimita, aŭ esprimiĝas per adpozicia komplemento.
- Malpasiva voĉo en ergativa lingvo indikas, ke la subjekto faras ion; ĝi permesas ke la objekto de transitiva verbo povas esti forlasita, kio alie ne eblus.
Gramatika voĉo en Esperanto estas: Ĉiu el la konjugaciaj formoj, per kiuj oni esprimas la diversajn rilatojn inter la ago kaj la subjekto laŭ tio, ĉu la ago estas plenumata de la subjekto (aktiva voĉo), aŭ suferata de ĝi (pasiva voĉo), aŭ kaŭzata de ĝi (faktitiva voĉo) aŭ iel reaganta sur ĝin (mediala voĉo).[1]