From Wikipedia, the free encyclopedia
Paserenoj (Passerina) estas genro de paseroformaj birdoj el familio Kardinaledoj. Ĝi estas endemia en Norda Ameriko estas grupo de relative malgrandaj birdoj kun tre prononca seksa duformismo. Iĉoj de tiuj birdoj havas tre brilkoloran plumaron kun preskaŭ ĉiam almenaŭ iom da blua koloro, kaj inoj kaj junuloj antaŭ la unua mudo estas grizecaj kaj similaj al paseroj. La birdoj mudas dufoje po jaro, aŭtune kaj printempe. Kolorigo de iĉoj kutime iĝas malpli brila post la aŭtuna mudo kaj pli brila post la printempa.
Paserenoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Iĉo de pentrita pasereno | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Kompare kun aliaj kardinaledoj, paserenoj havas pli maldikajn krurojn, pli mallongajn vostojn kaj noteble pli mallarĝajn bekojn. Ilia dieto konsistas plejparte de insektoj somere kaj de semoj vintre.
La genron Passerina enkondukis franca ornitologo Louis Pierre Vieillot en jaro 1816.[1] Angla zoologo George Robert Gray deklaris la tipa specio indigan paserenon (Passerina cyanea) en 1840.[2][3] La genra nomo venas de la latina vorto passerinus, t.e. "simila al pasero", plej verŝajne laŭ la aspekto de inoj.[4]
La genro enhavas 7 speciojn:[5]
Iĉo | Ino | Kutima nomo | Scienca nomo | Distribuo |
---|---|---|---|---|
Blua pasereno | Passerina caerulea (Linnaeus, 1758) | suda Usono kaj norda Meksiko, vintre migras al Centra Ameriko kaj nordaj partoj de Suda Ameriko suden ĝis Ekvadoro | ||
Indiga pasereno | Passerina cyanea (Linnaeus, 1766) | de suda Kanado ĝis norda Florido, vintre migras al norda Suda Ameriko | ||
Lazura pasereno | Passerina amoena (Say, 1822) | de suda Kanado ĝis norda Teksaso, centra Novmeksiko, centra Arizono, kaj suda Kalifornio. | ||
Plurkolora pasereno | Passerina versicolor (Bonaparte, 1838) | de Arizono, Novmeksiko, kaj Teksaso suden ĝis Oaĥako | ||
Pentrita pasereno | Passerina ciris (Linnaeus, 1758) | suda Arizono, suda Novmeksiko, suda kaj eosta Teksaso, Oklahomo, Arkansaso, Luiziano, norda Florido, oceanborda Georgio, vintre migras al Meksiko, Centra Ameriko kaj Karibio | ||
Rozventra pasereno | Passerina rositae (Lawrence, 1874) | Istmo de Tehuantepeko en Meksikaj subŝtatoj Oaĥako kaj Ĉiapaso | ||
Oranĝbrusta pasereno | Passerina leclancherii Lafresnaye, 1840 | Meksiko | ||
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.