From Wikipedia, the free encyclopedia
Paschal Donohoe, naskiĝinta la 19-an de septembro 1974 en Dublino (Irlando), estas irlanda politikisto. Li estas la nuna prezidanto de la Eŭrogrupo.
Paschal Donohoe | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 19-an de septembro 1974 (49-jaraĝa) en Phibsborough | ||||
Ŝtataneco | Irlando vd | ||||
Alma mater | Kolegio Triunuo vd | ||||
Partio | Fine Gael vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Paschal Donohoe naskiĝis en Phibsborough, setlejo en la norda parto de Dublino. Li finis parton de sia edukado ĉe la Katolika Kolegio de Sankta Declan, antaŭ ol ricevi stipendion al Kolegio Triunuo, Dublino. Li studis politikon kaj ekonomion tie kaj servis kiel sekretario de la Universitata Filozofia Societo, debata kaj gazetlegada asocio.
Donohoe estis elektita de la multnacia kompanio Procter & Gamble en Unuiĝinta Reĝlando por sia rapida trejnada programo. Li pasigis ses jarojn laborante en la UR kaj iĝis Direktoro pri Vendoj kaj Merkatado. En 2003, li revenis al Irlando por daŭrigi politikan karieron[1].
Li estis ministro pri transporto, turismo kaj sporto de 2014 ĝis 2016 en la registaro de Enda Kenny poste ministro pri publikaj elspezoj kaj reformoj de 2016 ĝis 2020. Li estis ministro pri financoj de Irlando ekde 2017.
La 9-an de julio 2020, Paschal Donohoe estis elektita prezidanto de la Eŭrogrupo, sukcedante sian portugalan samrangulon Mário Centeno[2]. Post sia elekto, li deklaris "Kiel prezidanto, mi klopodos konstrui pontojn inter ĉiuj membroj de la eŭro-areo kaj aktive okupiĝi kun ili por certigi, ke ni aliru konsentan aliron al la relanĉo de niaj ekonomioj kaj niaj socioj."
En 2021, li esprimis sian malakcepton al la plano de usona prezidanto Joe Biden fiksi mondan kompanian imposton de 15%[3], Irlando aplikanta pli malaltan imposton por fari sin pli alloga por multnaciaj kompanioj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.