![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/ba/Parzival.Lauber.jpg/640px-Parzival.Lauber.jpg&w=640&q=50)
Parzival
From Wikipedia, the free encyclopedia
La versa romano Parzival (Parsifalo), aŭtorita de la trobadoro kaj poeto Wolfram von Eschenbach, estis verkita en la mezaltgermana lingvo, probable dum la unua jardeko de la 13-a jarcento. La eposo apartenas al la mezepoka kavalira poezio.
![Temas pri...](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/72/Disambig.svg/20px-Disambig.svg.png)
Parzival | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
literatura verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Wolfram von Eschenbach | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | mezaltgermana lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Ĝenro | epopeo | ||||
| |||||
En arte interplektitaj enhavaj temaroj rakontiĝas la aventuroj de du kavaliraj ĉefaj personaĵoj – unuflanke la evoluo de la titola heroo Parsifalo de la nescianto en amuzistaj vestoj al la reĝo de la Sankta Gralo, kaj aliflanke la danĝeraj provoj por la artura kavaliro Gavano.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e2/Wolfram_Parzival_Prolog_cpg339.jpg/320px-Wolfram_Parzival_Prolog_cpg339.jpg)
Laŭteme la romano apartenas al la tiel nomata artusa epiko, eĉ de la membrigo de Parsifalo en la kavaliran rondon de la mita brita reĝo Arturo nur estas traira stacio en lia serĉo de la Sankta Gralo.
La temaro literare, sed ankaŭ en la bildiga arto (vidu interalie sube en tiu-ĉi teksto) kaj en la muziko estis multfoje prilaborita – la plej gravan efikon probable havis la adapto de la komponisto Richard Wagner per la romantika opero Parsifalo, kiu premieris dum la jaro 1882.
La verko ampleksas preskaŭ 25.000 pare rimitajn versojn kaj en la modernaj eldonoj dispartiĝas en 16 librojn.