Paronomazio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Paronomazio (el la latina paronomasĭa, derivita el la greka παρονομασία),[1] agnominacio,[2] adnominacio,[3] annominacio,[4] aŭ prozonomazio,[5] estas vortoludo kiu uzas similsonajn vortojn, kiuj havas malsamajn signifojn; tio estas vortofiguro kiu konsistas el kombino de paronimoj. La celo estas krei konfuzon, ambiguecon, kontraston aŭ ian rilaton inter ambaŭ (aŭ eĉ pliaj) vortoj.