From Wikipedia, the free encyclopedia
Proceso parodia, enscenigita aŭ spektakla estas negativa kaj malestima termino por la publika jura ago, en kiu justeco neniam kaj neniel estas atingebla kaj fakte la verdikto estis vere decidita antaŭ la juĝo. La celo de la proceso do ne estas taksi la kulpon de la akuzito, sed publikigi la punmanieron kaj la kialojn de ĝi, formo de denunco, kaj kiel averto al ĉiuj aliaj. Tiel en ĉi tiuj procesoj eblas kondamni senkulpan homon sen doni al li justan proceson.
Spektaklaj procesoj estas rimedo por persekuti kontraŭulojn de reĝimo aŭ aliajn homojn, kiujn la reĝimo volas damaĝi. La celo de la verdikto estas antaŭ ĉio venĝi aŭ puni la akuzitojn pro la krimoj atribuitaj al ili, kaj ne rehabiliti ilin.
En multaj kazoj, ekzistas devioj de la reguloj de proceduro kaj eĉ de la leĝo mem en spektaklo. Akuzitoj ne ricevas la rajton defendi sin, kaj iliaj deklaroj estis prenitaj de ili sub torturo aŭ alia devigo por deklari sin kulpa.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.