From Wikipedia, the free encyclopedia
Konstruigita proceso, farsa juĝa proceso aŭ kangurua kortumo estas karakterizo de juĝa proceduro, kiu celas ne efektivigi ordan kaj justan juĝan traktadon, sed ajnrimede nepre atingi jam dekomence fiksitan celon: ekzemple, kondamnon de akuzito sendepende de tio, ĉu li estas kulpa. La senco do ne estas difini la kulpon kaj proklami justan verdikton kaj punon, sed aringi la anticipe destinitan verdikton. Unu el kutimaj ekzemploj de tiaj procesoj estas politikaj procesoj en nazia Germanio, Sovetunio kaj en komunisma Ĉeĥoslovakio, proceso kontraŭ Templanoj aŭ proceso kontraŭ Johana de Arko.
Apartan tipon de la konstruigita proceso prezentas la tn. marioneta proceso, kiu estas zorgeme aranĝigita por vasta publiko kaj kiu havas kutime kiel celo timigi rezistantojn kaj montri ĉeeston de la tn. interna malamiko. Konataj estas ekzemple marionetaj procesoj el la stalina Sovetunio kaj el la komunisma Ĉeĥoslovakio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.