Parlamento de la Unuiĝinta Reĝlando
From Wikipedia, the free encyclopedia
La brita parlamento, la Parliament of the United Kingdom of Great Britain and Northern Ireland (Parlamento de la Unuiĝinta Reĝlando de Britujo kaj Nordirlando) estas la plej supera leĝfaranta estraro de Britio. Ĝi konsistas el la House of Commons (Ĉambro de komunuloj, aŭ la Suba ĉambro) kaj la House of Lords (Ĉambro de lordoj, aŭ la Supera ĉambro), kiujn titole estras la brita reĝo, nuntempe Karlo la 3-a.
Rapidaj faktoj Komenco, Antaŭe ...
Parlamento de la Unuiĝinta Reĝlando | |||||
---|---|---|---|---|---|
parlamento • duĉambra parlamento | |||||
Komenco | 1801 vd | ||||
Antaŭe | Parliament of Great Britain • Parlamento de Irlando vd | ||||
Lando(j) | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) • Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd | ||||
Sidejo | Palaco de Westminster | ||||
Filioj | Court of Referees vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Fermi
Ĝi troveblas en Londono, ĉe la palaco de Westminster, konata kiel Houses of Parliament (Ĉambroj de parlamento). Laŭ la neskribita konstitucio de Britio, la ĉefministro kaj registaro devas esti parlamentanoj, ordinare de la Komunuloj, sed kelkfoje de la Lordoj.
Vidu ankaŭ: