From Wikipedia, the free encyclopedia
Parkuro (france: parkour), kromnomata "la arto de kurado", estas trejna disciplino, kiu uzas moviĝojn origine venintajn el armea barilkureja trejnado.[1][2][3] Praktikantoj klopodas trairi de punkto A al punkto B per la plej efika maniero kiu eblas. Oni faras tion uzante nur la homkorpon kaj la ĉirkaŭaĵojn por impulso, kun fokuso en konservado de la plej da movokvanto kiu eblas sendangêre. Parkuro povas enhavi transbarilan kuradon, kuradon, grimpadon, balancadon, saltadon, ruliĝadon, rampadon kaj aliajn similajn movadojn.[4][5][6] La armea trejnada deveno de parkuro donas al ĝi kelkajn aspektojn de nebatala luktoarto.
Parkuro | |
---|---|
speco de sporto | |
Asian martial arts • atletiko • gimnastiko • obstaklokurado | |
Fakoj | |
Kulminaj konkursoj | |
Internacia federacio | |
Rilataj paĝoj | |
Kategorio:Sporto | |
Parkuro estas agado kiun oni povas praktiki sole aŭ malsole, kaj ĝi estas kutime (sed ne nepre) farata en urbaj spacoj.[7][8] Parkuranto celas vidi la ĉirkaŭaĵon en nova maniero kaj elpensas la eblecojn por trapasi ĝin specife.[9][10]
Originita en Francio, ĉefe de Raymond Belle, David Belle kaj Sébastien Foucan dum la 1980-aj jaroj,[3][11] parkuro populariĝis en la 1990-aj kaj 2000-aj jaroj per filmoj, dokumentfilmoj kaj propagandaĵoj.[1]
Liberkuro (freerunning) ne estas sinonimo de parkuro, sed aparta sporta fako, kies teĥnikoj parte interkovras kun tiuj de parkuro.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.