From Wikipedia, the free encyclopedia
La Parko Uhuru estas 12.9 hektarojn distra parko apuda al la centra negoca distrikto de Najrobio, Kenjo. Ĝi malfermiĝis al la ĝenerala publiko fare de la lasta "Mzee" Jomo Kenyatta la 23an de Majo 1969. Ĝi enhavas artefaritan lagon, kelkajn naciajn monumentojn, kaj kunvenejon kiu iĝis populara celo de sketado.[1] Krom sketado, la kunvenejo estas uzata por porokazaj politikaj kaj religiaj kunvenoj.
Ĝi fifamis kiel la loko kie protestoj kontraŭ eksterleĝa terkaptado estis perforte subpremataj de la Moi reĝimo. En 2021, la parko iĝis celo de debato pro klopodira plinovigo kiu inkludis forigon de malnovaj arboj. Nacia tribunalo haltigis la projekton pro mediprotektaj tialoj.[2][3][4]
En 1989, Wangari Maathai kaj multaj ŝiaj sekvantoj protestis en la parko, klopodante haltigi la konstruadon de 60-etaĝa negocejo de Kenya Times Media Trust. Ŝi estis devigita de la registaro forlasi sian oficejon kaj estis humiligita en la parlamento, sed ŝiaj protestoj kaj la reago de la registaro kondukis al eksterlandaj investantoj nuligi la projekton.[5][6]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.