From Wikipedia, the free encyclopedia
La parko André Citroën (france Parc André-Citroën) estas publika parko lokita en la 15-a arondismento de Parizo, ĉe la maldekstra bordo de la Sejno. Ĝi etendiĝas sur proksimume 13 hektaroj, kaj estis kreita sur la loko de eksa aŭtomobilfabrikejo de Citroën: la parko estas do nomata laŭ André Citroën, la fondinto de la firmao.
Parko André Citroën | ||
---|---|---|
urba parko, natura heredaĵo [+] | ||
Lando | Francio | |
Situo | Parizo | |
- koordinatoj | 48° 50′ 26″ N, 2° 16′ 31″ O (mapo)48.8405562.275278 [+] | |
Akvokolektejo | 0,13 km² (13 ha) [+] | |
Areo | 0,13 km² (13 ha) [+] | |
Poŝtkodo | 75015 [+] | |
Parko André Citroën | ||
Vikimedia Komunejo: Parc André-Citroën [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
metrostacio: Javel - André Citroën.
En 1915 André Citroën konstruis sian fabrikejon ĉe la bordoj de la Sejno: la fabrikejo funkciadis ĝis la 1970-aj jaroj, kiam ĝi malaktiviĝis. Per la detruo de la konstruaĵo, 23 hektaroj fariĝis disponeblaj kaj oni decidis dediĉi tiun terenon al la nova parko André Citroën. Ĝi estis kreita en la komenco de la 1990-aj jaroj kaj oficiale malfermis en 1992. Oni ŝuldas la aspekton de la parko al la desegnistoj Gilles Clément kaj Alain Provost, sed ankaŭ al la arkitektoj Patrick Berger, Jean-François Jodry kaj Jean-Paul Viguier.
La parko etendiĝas ĉirkaŭ centra, rektangula gazono. Ĝi estas plibeligita de du forcejoj, entenantaj ekzotajn kaj mediteraneajn plantojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.