Parfino (setlejo)
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Parfino estas urbotipa loĝloko en la Novgoroda provinco, Rusio; la administra centro de la distrikto Parfinskij.
Parfino | |
ruse: Парфино | |
urbotipa loĝloko | |
Parfino (post la rivero Lovatj) | |
labora loĝloko de Rusio | |
---|---|
Lando | Rusio |
Regiono | Novgoroda provinco |
Distrikto | Parfinskij |
Koordinatoj | 57° 58′ 00″ N 31° 39′ 00″ O (mapo) |
Loĝantaro | 6 350 (2020) |
Fondo | 1910 |
Horzono | UTC+03 |
Poŝtkodo | 175130 |
Tel. prefikso | +7 81650 |
OKATO | 49230551000 |
Vikimedia Komunejo: Parfino | |
Retpaĝo: adm-parfino | |
Parfino troviĝas meze en la provinco, je 116 km sude de la Novgorodo kaj je 20 km oriente de la Staraja Russa (La distancoj estis kalkulitaj ne laŭ rektoj, sed laŭ ekzistantaj vojoj). La setlejo situas sur la bordo de la rivereto Lovatj, je 30 km de ties enfluejo al la lago Ilmenj. En la setlejo en 2020 loĝis 6350 homoj.[1]
En la apudaĵoj de nuna Parfino estis menciitaj la vilaĝo Parfeevo en 1495, la vilaĝo Parfino en 1539, sed ne temis pri la ĝusta loko de la nuna Parfino.
En 1910 estis fondita tavolligna uzino sur la dekstra bordo de Lovatj, sur la tereno de la vilaĝo Ĵereslo. Sed oni rigardis tiun nomon kiel malbelsona kaj malfacile prononcebla, kaj nomis la ĉeuzinan loĝlokon Parfino, laŭ la plej proksima fervoja stacio kaj laŭ la proksima vilaĝo, situanta sur la alia bordo de Lovatj.[2]
La 11-an de septembro 1938 Parfino ricevis la statuson de urbotipa loĝloko. La 13-an de decembro 1968 estis fondita la distrikto Parfinskij, kaj ties administra centro fariĝis Parfino.[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.