Paramé
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Paramé estas malnova komunumo de departemento Ille-et-Vilaine, kiu kuniĝis kun Saint-Servan kaj Saint-Malo en 1967. Ĝi situas oriente de Saint-Malo, al kiu ĝis estas ligita per "Le Sillon". Paramé estas konata pro sia plaĝo longa je preskaŭ 2 kilometroj plejofte nomita "plaĝo de Rochebonne".
Paramé | ||
komunumo | ||
Malnova urbodomo vidata de placo Georges Coudray | ||
|
||
kvartalo • banurbo • komunumo en Francio | ||
---|---|---|
Regno | Francio | |
Regiono | Bretonio | |
Departemento | Ille-et-Vilaine | |
Arondismento | Saint-Malo | |
Komunumaro | Saint-Malo agglomération | |
Situo | Paramé | |
- koordinatoj | 48° 39′ 27″ N 01° 58′ 58″ U (mapo) | |
Loĝantaro | 8 811 (1962) | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 35400 | |
INSEE | 35288 | |
Geografia lokigo sur la mapo : Ille-et-Vilaine Geografia lokigo sur la mapo : Francio | ||
Vikimedia Komunejo: Paramé | ||
La nomo Paramé venas de la gaŭla vorto Parama, kiu signifas « la plej alta », kaj nomas altebenaĵon abrupte kliniĝantan ĝis la marnivelo, inter la malsupro de Rousses kaj la malsupro de Masses.
En la 6-a jc, supre de altebenaĵo de Paramé, estis kreita priorejo kun nomo « Priorejo Saint-Domin » aŭ Lann Donneck, tiu lasta estis akompananto de sankta Malo, kiu albordiĝis kun 33 religiuloj sur insulo Cézembre. Donneck estis komisiita fondi religian domon. Kapelo dediĉita al sankta Domin ekzistis en 1249 .
Fuĝantaj persekutoj, anglaj benediktanoj instaliĝis en Paramé ekde 1611 antaŭ ol migri al Saint-Malo. En la 17-a kaj 18-a jc, pluraj militaj kampadejoj estis starigitaj por malhelpi anglajn albordiĝojn.
En 1789, la du paroĥoj Paramé kaj Rothéneuf fariĝis du komunumojn arigitajn en kantonon. Rothéneuf estis la haveno de Paramé. Kun preteksto ke ĝi estis tro malgranda kaj enklavigita, komunumo Saint-Ideuc estis definitive neniigita kaj integrita en Paramé, la 7-an de decembro 1792.
En la 31-a de julio 1849 aperis la unua mencio de « Marbanoj » sur la registrolibroj de la komunumo.
Granda britaro tie loĝis fine de la 19-a jc.
Tiu dekreto permesas al la urbodomo pagigi restadtakson, kiu utilos por salubrigo. La urba konsilio, por promocii turismon, decidis krei blazonon por la urbo.
Paramé estis batalloko inter usonaj kaj germanaj trupoj en aŭgusto 1944 okaze de la liberigo de Saint-Malo, kiun germanoj estis transformintaj en fortreson. Paramé tiam konsistigis defendlinion. Estis kontraŭtanka linio de plaĝo de Minihic, iranta tra Réservoirs, fontano aŭ Pèlerins, ponto Robert, la Godelle kaj finiĝanta ĉe la fervojo[2].
La batalo por la liberigo de Paramé daŭris unu semajnon.
Ideo pri kuniĝo de la tri urboj Saint-Malo, Saint-Servan kaj Paramé estis malnova ideo.
Listo de la sinsekvaj urbestroj | ||||
Periodo | Nomo | Partio | Funkcio | |
---|---|---|---|---|
1955 | 1968 | Georges Coudray | Lasta urbestro antaŭ kuniĝo | |
La tabelo estas ankoraŭ plenigenda. |
Malnova komunumo Saint-Ideuc estis ligita al Paramé ekde julio 1792, fariĝante kvartalon. La paroĥo de Saint-Ideuc dependis de diocezo de Dol.
Blazono | france d'azur au navire à rames d'or, aŭ voiles éployées de même, au franc quartier d'argent chargé d'un aigle à deux têtes de sable plain
esperante Lazura kun orremila ŝipo, kun malfalditaj veloj samkoloraj, kun arĝenta kvarono ŝarĝita per dukapa sabla aglo. |
|
---|---|---|
Detaloj | La ŝipo estas tiu de Jacques Cartier kaj la aglo estas senjoro de Plessis-Bertrand[1]. Kreita en 1931. |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.