From Wikipedia, the free encyclopedia
Papiruso de Oksirinĥo 840, malkovrita en la arkeologia situo de Oksirinĥo (Sirio)) en 1905, estas malgranda papirusa folio, kun 45 linioj de la evangeliaj imagitaj raportaĵoj greklingve verkitaj rekte-verse. Preskaŭ kvadrata, la papirusa fragmento dimensias diagonale malpli ol 10 cm.
PAPIRUSOJ DE OKSIRINĤO | |
“Papiruso 840” | |
nomo = papiruso 840 | |
dato = dua duono de la 1-a jarcento aŭ komence de la 2-a | |
atribuo = | |
lando = Sirio | |
malkovro = Oksirinĥo (Sirio) | |
temo = 'rita purigo | |
uzo = eble devotecigilo aŭ bonaŭgurilo | |
dimensie = diagonale 9 cm. | |
noto = rekte-verse skribita |
La skribmaniero estas minuskla kaj klara. Spertuloj ĝin datumas al la 3-a jarcento, sed ne mankas kiuj ĝin aljuĝas al la 4-a aŭ ankaŭ 5-a jarcentoj; [1]
Laŭ iuj interpretoj, Oksirinĥo 840 (antaŭ ol esti disigita) estus ero de libro kun funkcio de bonaŭgurilo aŭ devotecekscitigilo.
La teksto, laŭ la plej granda parto de esploristoj, reiras al la 2-a jarcento aŭ eĉ al la dua duono de la 1-a jarcento, probable en Sirio. [2]
Kelkaj proponis ĝian identon kun eroj de la Evangelio laŭ Hebreoj aŭ kun tiu de Petro, sed la fragmenta stato de Oksirinĥo 840 ne multe helpas la kontroleblecon de tiuj hipotezoj.
La fragmento komenciĝas per la fina parto de admono al malbonulo kiu ne prenas en konsideron kaj eĉ volas ignori la sorton postmortan. Sekvas rakonto koncerne renkontiĝon de Jesuo kun fariseo, elstara sacerdoto, kiu provas ordoni ke Jesuo kaj ties disĉiploj foriru el la Templo ĉar malpuraj. Jesuo respondas kontraŭmetante al la laŭrita purigo, akirita per la sinlavado en akvo uzita de hundoj kaj porkoj kvazaŭ ĝi estus prostituitino: la akvo kiu purigas devenas el la purigilo de la kristana bapto.
En tiu dokumento Jesuo estas nomata "Savinto" (Σωτήρ), okazo malofta en la Nova Testamento, ne tamen sen ekzemploj.[3] La aŭtoro de la teksto asertas ke la komunaj personoj por eniri la Templon devis ŝanĝi veston, kutimo atestata neniloke. La aŭtoro klare sintenas malfavora al judismo, sed se konsideri ke li malmulte ĝin konas, la teksto povus esti nejuda; oni proponis siridevena origino.[4]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.