Papermaĉaĵo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Papermaĉaĵo estas miksaĵo de akvo, paperofibroj kaj gluo, el kiu eblaj krei malpezajn, stabilajn, relative grandajn kaj relative malmultekostajn bustojn, statuojn, skulptaĵoj, maskojn aŭ similajn dekorajn objektojn, ankaŭ elementojn por muroj kaj plafonoj kaj eĉ por eksteraj fasadoj de konstruaĵoj. En kelkaj kazoj, aliaj aldonaĵoj, kiel ekzemple kreto aŭ argilo, estas aldonitaj. Papermaĉaĵo estas foje ankaŭ (sed malĝuste) komprenata kiel tavola strukturo de gluitaj paperfolioj: vera papermaĉaĵo devas konsisti el detale dispecigitaj papereroj.
Por fari la substancon, papero ŝirita en etajn pecojn estas miksita kun akvo kaj gluo por formi malmolan paston. Post sekiĝo, ĉi tiu pasto akiras certan firmecon. Papermaĉaĵo estas do bone taŭga por modelado, sed bezonas sufiĉe longan tempon por sekiĝi kaj dum la prozezo de sekiĝo ankoraŭ perdas volumenon. Tamen, se la produktado finiĝis, produktaĵoj el la substanco estas relative longvivaj - kompreneble eblas facile detrui ilin kiel lignaĵo per fajro aŭ same detrui ilin perforte kiel porcelano aŭ vitro, sed se zorgeme traktata, ekzemple kapoj de pupoj el la 19-a jarcento faritaj per papermaĉaĵoj ankoraŭ vivas kaj videblas en la 21-a jarcento.