Papelucho
From Wikipedia, the free encyclopedia
Papelucho [papeLUĉo] (paperaĉo) estas la ĉef-rolulo de serio de porinfanaj libroj kreitaj de ĉilia verkistino Marcela Paz rakontanta la aventurojn de ĉilia infano.
Papelucho | |
---|---|
fikcia homo • literatura rolulo | |
En TTT | Oficiala retejo |
Informoj | |
Sekso | vira |
Papelucho baziĝas sur la spertoj de la aŭtoro dum sia infanaĝo, kaj la libroj estas verkitaj en la formo de taglibro skribita de la ĉefrolulo. Ili estas la plej multe legitaj dum lerneja aĝo en Ĉilio, ĝis tia grado ke kelkaj formas parton de la programo de deviga legado.
La ĉefrolulo de "Papelucho" estas ok-jara knabo, kiu ŝajne ne maljuniĝas, kies aventuroj okazas plejparte en sia kapo. Lia spriteco kaj fantazio por interpreti la ĉiutagaĵojn de la vivo igis lin la plej amata kaj legata infana rolulo de la ĉilia rakontaro. Unu el liaj plej rimarkindaj trajtoj estas la intenco voli solvi problemojn, kiuj, kiam enkondukitaj en konkreta ago, finas lasante aĵojn pli malbonaj ol ili estis origine.
Unue publikigita en 1947, kvankam la unua verko de la serio neniam estis eldonita pro decido unue de ĝia aŭtoro kaj poste de ŝiaj filoj.[1] En ĉi tiu unua libro oni tuŝus la temon de eksgeedziĝo, tabua subjekto en tiu epoko. Poste la serio daŭris ĝis 1974, kvankam sinsekvaj reeldonoj alvenas ĝis hodiaŭ. Propreco de la verko estas ke ĝi ne alprenas moralisman tonon, tre tipan en la epoko kiam ĝi estis verkita. La gepatroj ne ŝajnas esti modeloj de virto, kaj la vivo de la infano okazas en ia soleca etoso. La lingvaĵo propra al la teksto, idiomoj kaj gramatikaj eraroj donas grandan vivecon kaj allogon al ĝia legado.[2]