From Wikipedia, the free encyclopedia
La papavacoj[2] (latine Papaveraceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo ranunkolaloj (Ranunculales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 40 genrojn kaj 920 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas papavo[2].
Papavacoj | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
papavo Papaver L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Tiuj plantoj kreskas ĉefe en freŝe movigitaj aerumitaj grundoj. La petaloj nombras 4, la sepaloj 2 en la floroj, la sepaloj frue defalas. Ili havas multajn stamenojn, la frukto estas unu aŭ plurparta kapsulo. La grajnoj estas etaj, multnombraj. La endospermo entenas oleon. Laktosuka, moltiga planto kun aktinomorfaj floroj. Ili enhavas multajn alkaloidojn.
Floroformulo: K2C2+2AooG00-2, ovario sube staranta.
La kutima (nutra) papavo (Papaver somniferum) estas de miljaroj kulturita kuracplanto. Ĝia origino, deveno estas nekonata, eble el la Mediteraneo. La plantotigo estas blueca pro vakso. La supraj folioj estas tigovolvantaj, kun onda, segita rando. La koloro de la etaj grajnoj kaj la floro estas tre diversa. La frukto estas ferma aŭ per poroj malfermiĝanta kapsulo. Ĉe la kapsulfrukto de la pratipoj, sub la stigmokrono troviĝas truetoj, tra kiel elfalas la grajnoj. La blugrajnaj specoj estas ŝatataj surmerkate.
La laktosuko estas blanka, kiu sekiĝinte bruniĝas. Tio estas la opio, kiu enhavas 20-25 % alkaloidojn, el kiuj multaj tre grava drogo estas (morfino, kodeino, tebaino, narkotino, papaverino ktp.) Oni povas ekstrakti la morfinon kaj aliajn alkaloidojn el la el la sekaj flankproduktoj (kapsulo, durtigo). Tiun proceson ellaboris la hungara János Kabay, farmaciisto.
Ĝi gravas ankaŭ kiel nutroplanto: oni trovas en la senopiaj plantoj 43-53 % el grasa oleo kaj 18-22 % el proteino.
La oleo estas bazmaterialo por la farbo- kaj la sapoindustrio, la rekremento estas grava furaĝo por brutoj.
La planto ŝatas la humriĉan, ĉernozjoman agron.
Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (16 maj. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.